Min levis pens', kaj kiun mi sur tero jam vane serĉas, en ĉielo tria mi ŝin revidis, kaj en belo plia ŝi brilis, sed kun malpli da fiero. Ŝi min manpremis, diris: "En ĉi sfero vi estos, se l' dezir' ne iluzia, kun mi, ŝarĝinta vin per lukto tia, fininta mian tagon sen vespero. Hom-mens' beaton mian ne komprenas, nur mankas vi, kaj mia sube-resta, tiom de vi amata bela ŝelo." Ve, ŝi jam mutas, for la manon prenas. Je l' diro ĉasta, pia kaj modesta apenaŭ mi ne restis en ĉielo. |